Know Don from: Unue per la interreto, kaj poste dum Esperantaj renkontiĝoj.
Comments: Liaj libro kaj retejo inspiris min pri Esperanto. Poste mi babilis kun li vizaĝo al vizaĝo dum vizito al San-Francisko baldaŭ post kiam mi eklernis Esperanton (kaj kelkajn fojojn poste dum ELNA-kongresoj). Mi feliĉas ke mi povis renkonti lin realvive tiel. Ni restis en fojfoja retpoŝta kontakto dum la jaroj. Mi ĉiam admiris lian grandan laboron antaŭenigi Esperanton kaj disvastigi ĝian literaturon. Krome li gvidis per ekzemplo kiel modela Esperantisto kiu uzis la lingvon bone, afable, kaj sprite. Poste mi eklegis lian taglibron ofte kaj admiris lian politikan komentarion, raciecon, kaj homarismon. Certe ne nur Esperantio sed socio ĝenerale pli bonas dank' al homoj kiel Don.
Know Don from: He met me at the airport in Oakland,CA when I volunteered at Esperanto USA in 2001.
Comments: It will be my sad duty to inform the members of Varsovia Vento Esperanto Club of his passing. It was first reading Don's webpages in 1998 that inspired me to learn Esperanto. I'll never forget his great sense of humor! He had an amazing talent for bringing the real person to his writing. Those of us who met him will always miss him. Through writing, and Esperanto he left a greatmark on the world!
Know Don from: I've read his writings and books support Esperanto.
Comments: Mi sentas min tre trista pri la morto de tiu homo. Li kredis je kaj skribis pri lingvo, kiu povas pli unuigi la homoj de la mondo-Esperanto. Li ververe mankos.
I feel quite sad at the passing of this man. He believed in and wrote about a language that could further unite the people of this world-Esperanto. He will indeed be missed.
Know Don from: I've read his writings and books support Esperanto.
Comments: Mi sentas min tre trista pri la morto de tiu homo. Li kredis je kaj skribis pri lingvo, kiu povas pli unuigi la homoj de la mondo-Esperanto. Li ververe mankos.
I feel quite sad at the passing of this man. He believed in and wrote about a language that could further unite the people of this world-Esperanto. He will indeed be missed.
Comments: I only know Don from the Internet. I became an Esperantist last year and was greatly hoping to meet him in Montreal this year. Although I didn't know him well by any means, I was impressed by his tireless efforts on behalf of Esperanto, and I, too, feel his loss.
Miaj preĝoj kaj mia koro etendas al lia amikaro kaj familio. Pacon al ĉiu.
Know Don from: I speak Esperanto. It's not possible to spend any great time in this environment without eventually crossing Don's name somewhere.
Comments: I never met Don personally, and corresponded only very briefly with him, so it would be wrong to speak of him as though I knew him. I can say with great confidence, though, that I greatly admired his work, intelligence, and commitment, and he was a person whom I respected very much.
Know Don from: Mi unue aŭdis pri li en Eŭropo, kaj poste, en 1987, konatiĝis kun li persone en la Sanfranciska regiono.
Comments: Don Harlow, kune kun Claude Piron (kiu samsemajne forpasis), estis inter la plej klaresprimaj homoj kiujn mi konis. Ili ambaŭ elstaris super aliaj per sia kapablo klare kaj konvinke klarigi aferojn — i.a. pri Esperanto. Estis al mi ĉiam privilegio intime kunlabori kun Don dum kelkaj jaroj en la oficejo de ELNA. Liaj scio pri esperanta literaturo kaj kapablo elekti kaj koncize priskribi por la libroservo de ELNA novajn librojn estis grandegaj kontribuoj. Sub lia mastrumado, la libroservo daŭre kreskis kaj pruviĝis esti fundamenta ero de la agado de ELNA, kiu altiris novajn anojn. Don elradiis amon al la homaro kaj al la naturo. Lia sprito ofte mirigis kaj ridigis min. Lia homamo senteblis malantaŭ ĉiuj siaj argumentoj kaj ŝercoj. Li briligis lumeton, kiu per esperanto kaj interreto brilas tra la mondo.
Comments: Don estis eminenta Esperantisto kaj eminenta homo. Liaj kontribuoj al Esperanta literaturo kaj Esperantologio estas neforgeseblaj. Li chiam restos en niaj koroj!
Know Don from: I met him at TKEK 2005, right after I completed my 10-lesson course. I had already exchanged several emails with him by then.
Comments: I consider myself VERY lucky to have met such a man. I only wish I have met him, and Esperanto, many years before. Don, for all your support, and for the great memories, I'm eternally grateful to you. Rest now, you have already done so much! Let us continue your valuable work for Esperanto. Love always, Mar =)
Know Don from: e-mail/Internet/personally from 3rd Pacific Congress of Esperanto in Vancouver (1980) on
Comments: Too young! I think I'll remember him best guding an itnernational group on a hike on Mt. Tam 10 or 12 years ago. Modest, funny, patient, and always the Great Explainer! My heart goes out to his family.
Tro juna! Kia perdo! Mi sopiros tiun modestan, sagxan, paciencan, kleran, sxerceman homon.
Name: Joan Inglada
Location: Vilanova i la Geltrú - Catalonia
Know Don from: Mi konis lin surrete.
Comments: Lia retejo estis referenco por mi. Kiam mi havis dubon pri aŭtoroj aŭ verkoj mi unue min direktis tien. Krome mi ŝatis viziti la retejon ĉar ĝi donis impreson al mi ke li estis homo kiu ĝuis la familion. Mi eĉ interŝanĝis iujn mesaĝojn kun li. Mi kondolencas lian familion pro tiu grava perdo.
Comments: I'm very sorry to hear of Mr. Harlow's passing. "En Usa Tenebrio" was the first real literature I read in Esperanto, and it is still one of my favorites. His family are in my thoughts.
Know Don from: Mi bonŝancis koni kaj renkontadi Donon, loĝante apude.
Comments: Por mi Don asociiĝis kun idealo de sindediĉo al Esperanto kaj ĝia interna ideo. Ve, ke li forpasis antaŭtempe: kiom plu li povus kontribui al nia spirita heredaĵo... Kia perdo por ni ĉiuj, kaj por liaj familianoj. Mi esprimas profundan kondolencon al vi, kara Anjo...
Comments: Li multon donis al mi per sia retpaĝaro. En 2003, kiam mi komencis afiŝejon pri hajko, li afable gratulis min kaj afiŝis kelkajn hajkojn. Omaĝe al lia memoro, mi metas mian hajkon.
super vintraj nuboj ĉiam brilas la suno kaj la animo
Comments: Every time I saw my uncle he was kind and fun to talk to, always sharing some interesting story. He showed me the first computer I ever saw, he spoke to me about Esperanto. He was loved by everyone.
Know Don from: Interreto, kaj poste persone, en SFERO
Comments: Liaj aktiveco kaj erudicio pri Esperanto (kaj ne nur) superas mian jugxkapablon. Li ne plu estats kun ni, tamen la memoro kaj sopiro pri li restos longe en cxies koroj.
Name: Alexander Shlafer
Location: Walnut Creek, CA
Know Don from: Komuna Esperanto-agado en la regiono de San-Francisko kaj en Usono gxenerale.
Comments: Mi konatigxis kun Don dum la unua kunsido de SFERO en kiu mi partoprenis tuj post mia translogxigxo al Usono antaux multaj jaroj, kaj ekde tiam ni cxiam amikis (kaj kune laboris en ELNA). Por mi Don por cxiam restos idealo de homo: klera, sagxa, takta, bonkora, pacienca, amikema kaj sprita. Mi etendas miajn plej profundajn kaj sincerajn kondolencojn al Anjo, la gefiloj kaj ceteraj familianoj, kaj ankaux al multegaj amikoj de Don.
Comments: Don prizorgis la libroservon kaj mia kono de la esperanta mondo kaj lingvo estis tre malricxa. Nur paroleti kun li donis tuje la sento esti antaux brila homo: lia kono de la lingvo, de literaturo, de politiko, historio, de cxio! estis impresa, kaj ankaux tre gxuebla pro lia rapida menso kaj akra humoro. Se mi estus sciinta kiu li estis mi neniel kuragxus alparoli lin! Tamen, Don estis tre afabla, bonkora kaj humila, klara signo de lia granda animo; li estis tre bonveniga kaj kuragxiga. Poste mi havis la bonan sxancon kundividi kun li kunvenojn kaj aliajn okazajxojn kaj miri pri lia profunda kaj delikata personeco, evidenta en liaj pasioj, lia amo kaj respekto al la lingvo kaj naturo, kaj lia sindonemo kundividi ilin. Lia memoro restos brile en niaj koroj kaj en la esperanta movado. Dankon al Anjo kaj familianoj kiu amege akompanis lin.
Name: Nicola Ruggiero
Location: Mola di Bari, Italy
Know Don from: Internet
Comments: Kiam mi estis komencanto, mi pasis horojn antau ekrano ttt-navigante en la literatura retejo de Don Harlow. Kaj jes, nur danke al lia laboro mi plu interesighis pri Esperanto, literatura lingvo viva.
Comments: Mi unue legis la egajn grandajn retpaĝojn de Don kiam mi unue eklernis esperanto, proksimume jaro 1995. Post kelkaj jaroj, kiam mi translokiĝis al San Fransisko mi ofte renkontis Don ĉe la SFERO kunvenoj kaj aliaj esperantaj eventoj. Li ĉiam vole faris diversajn taksojn, kiujn esperantujo bezonis, kiel vendi libroj, ktp.
Know Don from: Korespondado pri kaj vendado de libroj. Li estis membro de edukado.net kaj elsxutis multajn materialojn el mia retejo.
Comments: Kara Don, En decembro mi rimarkis, ke vi ne vizitadas edukado.net, sed tiam mi pensis, ke estas nur la festoj kiuj okupas vin. Kvankam mi sciis pri la malsano, ne imagis, ke gxi prenis vin de ni. Don,koran dankon por tiu formika laboro, per kiu vi ebligis al miloj da esperantistoj la aliron, komprenon kaj gxuon de nia literaturo. Mi scias, ke por povi fari tiom grandan kontribuon por la komunumo, la familio devis subteni vin. Koran dankon kaj sinceran kondolencon ankaux al ili. Katalin
Know Don from: I have known and worked with Don for over 30 years.
Comments: Words cannot describe the loss I feel. Don was always there to help, counsel, and enjoy life. A modest man, his dry humor was invariable and always positive. His passing is a trememdous blow to Esperanto, particularly to his gesamideanoj en the USA. To Angela go my deepest condolences and love. Vilcxjo Harmon
Know Don from: Esperantio - The World of Esperanto
Comments: La influo de Don vivos longe estontece, brilante kiel Verda Stelo en la Esperanto-Firmamento. Tamen, por ni, kiuj lin persone konis, li estis simple bona, kara amiko. Li restu pace.
Name: Charli Galvin
Location: San-Francisko, Kalifornio, Usono
Know Don from: Esperanto en la San-Franciska regiono
Comments: Mi ridis je liaj shercoj kaj li ridis je la miaj. Mi ekkonis lin tiam, kiam mi esperantighis en la jaro 1985 kaj komencis cheesti la kunvenojn de SFERO. Multon pri la literaturo de Esperanto mi lernis de Don. Kia perdo por ni chiuj!
Comments: Don-on mi ne konis persone, eble tamen vidis lin unu-du-foje en E-aranĝoj. Mi delonge admiras la laboron, kiun li faris por disponigi E-literaturon en la reto kaj sentas, ke lia forpaso atingas nin ĉiujn. Kondolencojn al la familianoj.
Name: Allan Fineberg
Location: Fair Lawn, New Jersey
Know Don from: esperanto-usa/ELNA
Comments: I first met Don many years ago at an ELNA convention, probably the one in San Francisco in the '70's. He was a man whose command of Esperanto was excellent, and he spoke it without an American accent. There was a convention in San Antonio where I might have met him also, and then the summer of '05 in New York City.
But mainly I knew Don from his writing. His comments on politics, the place of the USA in the world, his view of life in general, very much coincided with mine. I'll miss him, and I'll always regret that I never got to sit and have a few long chats with him.
Know Don from: I've known Don since 1988, when I moved to Bay Area.
Comments: Don will stay in my memory for a long, long time, for he was one who had a strong influence on me. Our discussions in a café or restaurant in Bay Area are still fresh in my memory after all these years far away.
Comments: Esperanto (English follows): Mi ekkonatiĝis kun Don pere de Esperanto antaŭ pli ol 30 jaroj. Mi volas diri ke li estis unu el la plej inteligentaj, bonkoraj kaj amuzigaj homoj kiujn mi iam ajn konis. Mi ĉiam sentis min en la ĉeesto de giganto, malgraŭ lia persone humila sinteno. Mi lernis pri lia morto antaŭ 2 tagoj kaj jam 2 foje mankis lian, ĉiam spritan, respondon. Por mi li estis Majstro kaj mi devos labori dekoble pli forte por fari duonon de kion Don faris.
English: I met Don via Esperanto more than 30 years ago. I must say that he was one of the most intelligent, good-hearted/loving and amusing people i've ever met. I always felt i was in the company of a giant, despite his personal humility. I learned of his death 2 days ago and i've already missed his wise/witty responses on 2 occasions. For me, he was a Maestro and i'll have to work 10 times harder to get done half of what Don did.
Comments: S-ro Harlow estis ege afabla, bonkora kaj bonintenca. Mi neniam forgesos kiel li kuragxigis min pri miaj E-agadoj. Ankau cxiam kiam mi bezonis helpon, konsilon kaj gvidon li afable respondis al mi. Ke Dio benu lian spiriton kaj ke li ripozu en absoluta gxojo kaj paco. Miaj plej sinceraj kondolencoj al lia familio kaj liaj amikoj.
Know Don from: Officer, Esperanto Association of Central Ohio.
Comments: I'd like to give a tribute to Don in March 'La Ligileto', the newsletter of EACO, to Ohio and other Esperantists. I'd really appreciate a work (aricle) in Esperanto and English for 'La Ligileto'
Comments: I unfortunately only knew Don through the Internet. He was one of the first to answer some of my questions when I was first learning Esperanto. I also honed my Esperanto on the discussion list per-esperanto-politiko which he administered. He was a voice of calm and thoughtfulness when the discussion sometimes got heated. Of course, the entire Esperanto world is greatly indebted to him for his amazing collection of Esperanto literature on the web. It is safe to say that without that great resource, my acquaintance with the vast beauty of Esperanto literature would be quite meager. We will feel his loss for a long time to come. My condolences to the family.
Know Don from: Mi ekkonis pri Don antaux la interreto, per Compuserve. Mi sciis ke li estis tre aktivema pri Esperanto. Kiam mi revenis al la interreton, mi ne estis suprizita trovi lin cxie en la interreta Esperantujo.
Comments: Don estis tre inteligenta, lerta, bonkora homo. Li iomete flegis min pri mia Esperanto kaj ebligis min helpeti la usonan movadon. Dum mi longe sentos la monkon de li, mi kontentas ke li ne plu doloras korpe.
Name: Manuel Pancorbo
Location: Madrido, Hispanujo
Know Don from: Per interreto.
Comments: Mi sincere kondolencas la familianojn. Li, en sia retpaĝo, permesis liki la grandan amon kiun li sentis por sia familio. Do, ricevu mian plej fortan kuraĝigon, por tiuj ĉi malĝojaj momentoj.
Know Don from: Mi renkontis lin en auxgusto 1990 en la Golfa Regiono. I met him back in August 1990 in the Bay Area.
Comments: Li estis unu el tiuj malmultaj homoj kies nomo iel ekvivalentas al "Esperanta literaturo". Kaj - tre homa homo. Kiel ajn for mi estas kaj kiom ajn malmulte mi konis lin, mi kunsentas lian perdon.
Know Don from: Mi konis lin nur rete kaj el lia laboro por esperanto, kiu estis grandioza!
Comments: Li havis ankoraux multon por donaci ne nur al ni esperantistoj, sed ankaux al la aliaj homoj pro liaj idealoj kaj entuziasmo. Grava perdo por ni cxiuj, sed ni lernu de li kaj dauxrigu sur liaj spuroj.
Mi konis Don Harlow kiel chiam paciencan, chiam afablan, chiam interesitan homon. Aldone, per sia grandega laboro, enretiginte plej diversan esperantoliteraturon, li faris nesupertakseblan kontribuon al ni, la parolantoj en la tuta mondo. Jen vere ni perdis unu el la grandaj homoj.
Name: Robert Bogenschneider
Location: at the moment: Rauma, Finnland
Know Don from: Persone de la 50a ELNA-kongreso en Sakramento, 2002 - sed pasive 'memkompreneble' pli frue pro tio, ke Don estis unu el la pioniroj kolektanta esperantan literaturon kaj partoprenanta en la Uzreto
[Personally from the 50th ELNA convention in Sacramento, 2002 - but passively 'of course' earlier from the web for Don being one of the pioneers collecting Esperanto literature and using the Usenet]
Comments: Unue mi pludonas kondolencon kaj plej bonajn dezirojn al la familio. Estas bona ideo starigi chi-tiun gastlibron. Malbonshance mi perdis la (ciferecajn) bildojn de la kongreso, sed mi konservas tre bonajn memorojn al ghi - la tro mallonga renkonto kun Don estis unu de la kulminoj por mi. La retejoj restu kaj pludaurigu servi aliajn.
Name: Megan
Location: Colorado
Know Don from: Don and I only met once about 12 years ago, but have corresponded on and off since then.
Comments: My true sympathies to Angie and his children.
Admin: reply | delete | edit